Aleksandro Lukaŝenko
prezidento de Belorusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aleksandro LUKAŜENKO aŭ LUKAŜENKA (beloruse Аляксандр Рыгоравіч Лукашэнка [Alaksandr Rihoraviĉ Lukaŝenka], en Łacinka Alaksandar Ryhoravič Łukašenka; ruse Александр Григорьевич Лукашенко [Aleksandr Grigorjeviĉ Lukaŝenko][1]; naskiĝis 30-an de aŭgusto 1954 en Kopys, Belorusio) estas ekde 1994 prezidento de Belorusio, de 2020 ne estas agnoskata de Usono, Britio kaj Eŭropa Unio kiel laŭleĝa reprezentanto de tiu ĉi ŝtato en internacia areno.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Aleksandro Lukaŝenko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Аляксандр Рыгоравіч Лукашэнка | |||||
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1954 (1954-08-30) (69-jaraĝa) en Kopyś | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | rusa • belorusa • Trasianka vd | ||||
Loĝloko | Palaco de Sendependeco vd | ||||
Ŝtataneco | Belorusio • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | Mahilova Ŝtata Pedagogia Universitato • Belarusian State Agricultural Academy • Alexandrya Secondary School vd | ||||
Partio | senpartia (1992–) Komunista Partio de Sovetunio (1979–1991) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | nekonata valoro vd | ||||
Patrino | Katsiaryna Lukashenka vd | ||||
Edz(in)o | Halina Lukaŝenka (1975–) vd | ||||
Infanoj | Mikalaj Lukaŝenka • Viktar Lukaŝenka • Dzmitrij Lukaŝenka vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto direktoro politika komisaro vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Minsko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
En okcidentaj medioj, oni ofte nomas lin „lasta diktatoro de Eŭropo“. Pri tiu nomumo Hugo Chávez diris, subtene al Lukaŝenko: „Li estas la lasta diktatoro de Eŭropo, mi — la lasta diktatoro en Latina Ameriko; ili demonigas nin, ĉar ni havas nian memstaran, de neniu dependan politikon“[2]