Anglalingva Vikipedio
anglalingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La anglalingva Vikipedio (angle English Wikipedia) estas la versio de la libera reta enciklopedio Vikipedio en la angla lingvo. Fondita la 15-an de januaro 2001 kaj atinginta kvar milionojn da artikoloj la 13-an de julio 2012, ĝi estis la unua eldono de vikipedio kaj restas la plej larĝa, kun pli ol duoble tiom da artikoloj ol la dua plej granda, la nederlandlingva Vikipedio. Laŭ la stato de marto 2014, 14,4 procentoj de ĉiuj vikipediaj artikoloj apartenas al la anglalingva eldono - tiu nombro pli kaj pli malaltiĝis de pli ol 50 procentaĵoj en 2003, pro la laŭgrada kresko de la alilingvaj vikipediaj eldonoj.[1]
Rapidaj faktoj Statistikoj ...
Anglalingva Vikipedio | |
---|---|
Priskribo | La ĉefpaĝo de la anglalingva vikipedio |
Retadreso | en.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | angla |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 21-a de majo 2024 | |
Artikolnombro | 6 825 682 |
Profundeco | 1253 |
Paĝoj | 60 728 895 |
Redaktoj | 1 220 174 813 |
Uzantoj | 47 430 582 |
Aktivaj uzantoj | 121 176 |
Administrantoj | 859 |
Dosieroj | 917 018 |
Fermi