Apollo 15
From Wikipedia, the free encyclopedia
Apollo 15 estis la naŭa homportanta misio en la Projekto Apollo de Usono, la kvara por surterigo sur la Luno, kaj la oka sukcesa homportanta misio. Ĝi estis la unua el kio estis nomitaj "J misioj", longaj estoj sur la Luno, kun pli granda fokuso al la scienco ol esti eble an antaŭaj misioj. Ĝi estis ankaŭ la unua misio en kiu estis uzata la Luna Ĉiaterena Vehiklo.
La misio ekis la 26-an de julio 1971, kaj finiĝis la 7-an de aŭgusto. Tiame, NASA nomigis ĝin la plej sukcesa homportanta flugo iam atingita.[1]
Veturis per tiu kosmoŝipo kosmonaŭtoj David Scott, James Irwin, Alfred M. Worden, Richard F. Gordon, Jr., Vance D. Brand kaj Harrison Schmitt. La kosmonaŭtoj nome David Scott kaj James Irwin lasis la Falitan Astronaŭton ĉe ties surteriga loko kiel memorejo por ĉiuj usonaj astronaŭtoj kaj sovetaj kosmonaŭtoj kiuj mortiĝis en la Kosmokonkuro, kun Juri Gagarin listitaj inter 14 aliaj.[2][3]