Astronomia nova
libro far Johano Keplero / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Astronomia nova (kompleta titolo en origina Latina: Astronomia Nova ΑΙΤΙΟΛΟΓΗΤΟΣ seu physica coelestis, tradita commentariis de motibus stellae Martis ex observationibus G.V. Tychonis Brahe[1]) estas libro, publikigita en 1609, kiu enhavas la rezultojn de la dekjardaŭra esplorado pri la movado de Marso fare de la astronomo Johannes Kepler. Unu el la plej grandaj libroj pri astronomio, nome Astronomia nova havigis fortajn argumentojn por heliocentrismo kaj kontribuis per valora rigardo al la movado de planedoj, inklude la unuan mencion pri ties elipsa vojo kaj pri la ŝanĝo de ties movo al la movo de libere flosantaj korpoj male al objektoj sur rotaciaj sferoj. Ĝi estas agnoskata kiel unu el la plej gravaj verkoj de la Scienca revolucio.[2]
Astronomia Nova ΑΙΤΙΟΛΟΓΗΤΟΣ, sev physica coelestis, tradita commentariis de motibvs stellæ Martis, ex obſervationibus G.V. Tychonis Brahe | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Johano Keplero |
Lingvoj | |
Lingvo | Nov-Latino |
Eldonado | |
Eldondato | 1609 |
Loko | Heidelberg |