Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Atako en la redaktejo de Charlie Hebdo okazis la 7-an de januaro 2015 en Parizo, kiam du maskitaj homoj eniris la redaktejon de tiu franca gazeto kaj ekpafis per sturmofusiloj[1]. Mortis almenaŭ 12 personoj, inkluzive de la desegnistoj Charb, Cabu, Tignous, Georges Wolinski, Honoré kaj la ekonomikisto Bernard Maris[2].
La ago alvokis solidarecon kun la viktimoj en la tuta lando kaj eksterlande. Oni organizis protestajn koncentrojn en diversaj urboj kaj desegnistoj omaĝis tiujn, kiuj mortis pro defendo de esprimlibereco.