Aŭtoritatismo
formo de socia organizado karakterizita per cedado al aŭtoritato / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭtoritatismo estas reĝimo de regado, karakterizata per forta centra potenco kaj limigitaj politikaj liberoj. La influa priskribo de aŭtoritatismo en 1964 fare de Juan Linz[1] karakterizis aŭtoritatismajn politikajn sistemojn per kvar kvalitoj:
- limigita politika plurismo; tio estas, tiaj reĝimoj metas limojn je politikaj institucioj kaj grupoj, kiaj leĝistaroj, politikaj partioj, kaj interesaj grupoj;
- rajto regi surbaza de emocio, precipe de identigado de la reĝimo kiel bezonita malbono por batali kontraŭ "facile rekonataj sociaj problemoj," kiaj subevoluinteco aŭ popolribelo;
- minimuma socia movebleco, plej ofte kaŭzita per limoj je la publiko, kia subpremado de politikaj kontraŭuloj kaj kontraŭreĝima aktiveco;
- neformale difinita ekzekutiva potenco, kun ofte malklaraj kaj ŝanĝantaj povoj.[2]
Precipe ekstrema formo de aŭtoritatismo estas totalismo.