Barat-Pakistana Milito de 1965
milito inter Barato kaj Pakistano pri Kaŝmiro en 1965 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Barat-Pakistana Milito de 1965 estis kulmino de bataleto kiu okazis inter aprilo 1965 kaj 23-an de septembro 1965 inter Pakistano kaj Barato. La konflikto ekis post la Operaco Ĝibraltaro fare de Pakistano, kiu celis enfiltri fortojn en Ĝamuo kaj Kaŝmiro por stimuli ribelon kontraŭ la regado fare de Barato. Barato reagis per lanĉo de tut-skala milita atako en Okcidenta Pakistano. Tiu dekseptaga milito okazigis milojn da perdoj ambaŭflanke kaj estis atestilo de la plej granda engaĝiĝo de armitaj vehikloj kaj de la plej granda tanka batalo ekde la Dua Mondmilito.[1][2] Alfrontoj inter la du ŝtatoj finis post Unuiĝintaj Nacioj ordonis batalĉeson deklarita post la diplomata interveno fare de Sovetunio kaj Usono, kaj la sekva proklamo de la Taŝkenta Deklaro.[3] Multo de la milito estis luktata de la armeoj de ambaŭ landoj en Kaŝmiro kaj laŭlonge de la limo inter Pakistano kaj Barato. Dum tiu milito okazis la plej granda amasigo de trupoj en Kaŝmiro ekde la Dispartigo de Hindio en 1947, nombro kiu estos superita nur dum la nova milita kontraŭstaro de 2001–2002 denove inter Pakistano kaj Barato. Plej el la bataloj estis luktitaj per kontraŭstaro de infanterio kaj kirasunuoj, kun grava helpo de aerfortoj, kaj ŝipaj operacoj. La milito evidentigis de la flanko de Pakistano maltaŭgajn nivelojn de milittrejnado, miselektitajn oficirojn, malbonkvalitajn komandojn kaj kontrolaranĝojn, malbonkvalitan spionadon kaj malbonkvalitajn spionajn procedurojn. Spite tiujn malavantaĝojn, la Pakistana Armeo sukcesis fronti la pli grandan Baratan Armeon.[4] Multaj detaloj de tiu milito, kiel tiuj de aliaj Barat-Pakistanaj Militoj, restas neklarigitaj.[5] Ekzemple pri la nombro de perdoj (mortintoj kaj kaptitoj), pli neŭtralaj fontoj ĉirkaŭkalkulas po 3 000, iom pli por Barato, dum la barataj fontoj parolas pri pli ol 5 000 de la flanko de Pakistano, dum pakistanaj fontoj parolas pri pli ol 8 000 de la flanko de Barato.
Spite la fakton ke la batalĉeso lasis la konflikton milite nedecida, kaj Barato kaj Pakistano proklamis sian venkon. Plej neŭtralaj pritaksadoj, tamen, interkonsentas ke Barato estis superinta Pakistanon kiam la batalĉeso estis deklarita.[6][7][8][9][10][11] Kvankam oficiale deklarita milite nedecida, la konflikto estis amplekse konsiderita kiel strategia kaj politika malvenko por Pakistano,[12][13][14][15][16] ĉar ĝi nek sukcesis instigi insurekcion en Kaŝmiro[17] nek sukcesis akiri gravan subtenon je internacia nivelo.[18][19][20]
Internacie, tiu milito estis vidita en la kunteksto de la pli granda Malvarma Milito, kaj rezultis en grava ŝanĝo en la geopolitiko de la subkontinento.[21] Antaŭ la milito, kaj Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando estis estintaj la ĉefaj materialaj aliancanoj kaj de Barato kaj de Pakistano, kiel unuarangaj liverantoj de milita materialo kaj de eksterlanda helpo al disvolvigo. Dum kaj post la konflikto, kaj Barato kaj Pakistano sentis sin perfiditaj pro perceptita manko de subteno fare de la okcidentaj potencoj por iliaj respektivaj sintenoj; tiuj sentoj de perfido estis pliigita pro la trudo de usona kaj brita embargo al milita helpo al ambaŭ militflankoj.[22] Kiel sekvo, kaj Barato kaj Pakistano malferme disvolvigis pli malfermajn rilatojn kun Sovetunio kaj Ĉinio, respektive.[23] La perceptita negativa sinteno de la okcidenta potencoj dum la konflikto, kaj dum la milito de 1971, plutuŝis la rilatojn inter Okcidento kaj la subkontinento. Spite plibonigitajn rilatojn kun Usono kaj Britio ekde la fino de la Malvarma Milito, la konflikto generis profundan malfidon ene de ambaŭ landoj de la subkontinento kio je ia etendo pluas ĝis nun.[24][25][26]