Bartolomeo Merelli
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bartolomeo Merelli (19-an de majo 1794 – 10-an de aprilo 1879[1]) estis itala impresario kaj libretisto, plej bone konata kiel administranto de la operejo La Scala de Milano inter 1829 kaj 1850, kaj pro sia subteno al la juna Giuseppe Verdi.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Bartolomeo Merelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1794 (1794-05-19) en Bergamo |
Morto | 10-an de aprilo 1879 (1879-04-10) (84-jaraĝa) en Milano |
Tombo | monumenta tombejo de Milano |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | impresario • libretisto • talent manager |
Fermi
Merelli naskiĝis en Bergamo kaj studis komponsciencon tie ĉe Simon Mayr. (Gaetano Donizetti estis en la sama klaso kiel Merelli.) Li translokixgis al Milano ĉirkaŭ 1812 kaj laboris tie kiel teatra agento, dum samtempe verkis nombrajn libretojn por Mayr, Donizetti, Nicola Vaccai kaj aliaj komponistoj.[2]