Bel-Horizonto
municipo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bel-Horizonto[1][2] aŭ Urbo Bela Horizonto[3] (portugallingve Belo Horizonte [ˌbɛloɾiˈzõtʃi] - "belu orizonĉi", ankaŭ nomata Belô kaj ĉefe BH, beaga', laŭ la portugallingva literumo) estas municipo kaj ĉefurbo de subŝtato Minas-Ĝerajso. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 2 315 560 loĝantoj sur areo de 330,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 998 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj Lando, Subŝtato ...
Bel-Horizonto | |||
portugale Belo Horizonte | |||
urbo | |||
Bel-Horizonto | |||
|
|||
Oficiala nomo: Belo Horizonte | |||
Kromnomoj: BH (legu "beagá") La ĝardena urbo Belzonti (misparolita, kaŭzita de loka akcento) Belô | |||
Lando | Brazilo | ||
---|---|---|---|
Subŝtato | Minas-Ĝerajso | ||
Mezoregiono | Metropolitana de BH | ||
Mikroregiono | Belo Horizonte | ||
Montaro | Serra do Espinhaço | ||
Riveroj | Ribeirão Arrudas, Ribeirão da Onça, Rio das Velhas | ||
Situo | Bel-Horizonto | ||
- alteco | 852,19 m s. m. | ||
- koordinatoj | 19° 55′ 09″ S 43° 56′ 19″ U (mapo) | ||
Areo | 330,9 km² (33 090 ha) | ||
- de metropolo | 9 459,1 km² (945 910 ha) | ||
- de urbo | 282,3 km² (28 230 ha) | ||
Loĝantaro | 2 375 151 (2010) | ||
- de metropolo | 5 397 438 | ||
Denseco | 7 177,85 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 571 loĝ./km² | ||
Fondo | 1701 | ||
Urbestro | Marcio Lacerda | ||
Horzono | BT (UTC-3) | ||
- somera tempo | BST (UTC-2) | ||
Poŝtkodo | 30000-000 | ||
Telefona antaŭkodo | +55 31 | ||
IHD | 0,839 - Tre alta | ||
Situo enkadre de Minas-Ĝerajso
| |||
Situo enkadre de Brazilo
| |||
Vikimedia Komunejo: Belo Horizonte | |||
Retpaĝo: www.belohorizonte.mg.gov.br | |||
Portalo pri Brazilo | |||
Fermi
Bel-Horizonto estis fondita en 1895 por esti ĉefurbo de subŝtato laŭ planmodelo de Vaŝingtono. Ĉar la nova urbo estis tro granda por la komenca loĝantaro, la larĝaj avenuoj ĉiam ŝajnis malplenaj, kaj ne estis teatroj, muzeoj aŭ kinejoj, pro tio oni nomis la urbon "Teda ĉefurbo".