Vaŝingtono
ĉefurbo de Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vaŝingtono[1] (angle Washington, D.C., "the District" (la Distrikto), aŭ simple D.C.) estas la ĉefurbo de Usono. Vaŝingtono situas en la Distrikto Kolumbio (DK) inter la ŝtatoj Virginio kaj Marilando ĉe la Potomaka Rivero. La Distrikto Kolumbio enhavas nur la urbon Vaŝingtono, sed ne estas unu el la 50 ŝtatoj de Usono. Ĝin regas la Usona Kongreso mem.
Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Usono ĉe atlanta marbordo. Por usona subŝtato ĉe pacifika marbordo rigardu la paĝon Vaŝingtonio. |
Vaŝingtono | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • ĉefurbo • urbego • setlejo • planurbo • political city | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Justitia Omnibus | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 20001–20098 • 20201–20599 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Muriel Bowser (ekde 2-a de januaro 2015) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 689 545 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 896 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 54′ N, 77° 2′ U (mapo)38.895-77.036666666667 [+] | ||||
Alto | 72 m [+] | ||||
Areo | 177 km² (17 700 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Washington, D.C. [+] | |||||
La subskribo de la Residence Act la 16an de Julio, 1790, aprobis la kreadon de ĉefurba distrikto situanta laŭlonge de la rivero Potomako ĉe la Orienta Marbordo. La Usona Konstitucio provizis por federala distrikto laŭ la partikulara jurisdikcio de la Distrikto Kolumbio fare de la Kongreso kaj pro tio la Distrikto ne estas parto de ajn Usona ŝtato.
La ŝtatoj Marilando kaj Virginio donis po teron por formi la federacian distrikton, kiu inkludis la antaŭ-ekzistintajn setlejojn Georgetown kaj Alexandria. Nome en honoro de George Washington, la Urbo Vaŝingtono estis fondita en 1791 por utili kiel ĉefurbo de la nova federacio. En 1846, oni redonis la teron origine cedita de Virginio; en 1871, oni kreis per la District of Columbia Organic Act de 1871 ununuran municipan registaron por la restanta parto de la Distrikto.
Vaŝingtono havis ĉirkaŭkalkulitan loĝantaron de 658,893 personoj en 2014, kaj tiele ĝi estas 23a plej loĝata urbo en Usono. Pendolantoj el la ĉirkaŭaj dormurboj de Marilando kaj Virginio starigas la totalan loĝantaron al pli ol unu miliono dum la laborsemajno. La Vaŝingtona metropola areo, el kiu la Distrikto estas parto, havas 5.8 milionojn da loĝantoj, nome la sepa plej loĝata metropola areo en la lando.
La centroj de la tri branĉoj de la Federacia Registaro de Usono estas en la Distrikto, inklude la Kongreson, la Prezidenton, kaj la Ĉefkortumo. Vaŝingtono estas hejmo al multaj landaj monumentoj kaj muzeoj, kiuj situantas ĉefe sur aŭ ĉirkaŭ la National Mall. La urbo estas hejmo al 176 ambasadejoj same kiel al la sidejoj de multaj internaciaj organizoj, sindikatoj, neprofitcelaj organizoj, lobigrupoj, kaj profesiaj asocioj.
Surloke elektita urbestro kaj 13‑membra Konsilantaro regis la Distrikton ekde 1973. Tamen, la Kongreso plutenas superan aŭtoritaton super la urbo kaj povas nuligi lokajn leĝojn. La loĝantoj de la D.K. elektas ne-votantajn reprezentantojn en la Kongreso, sed la Distrikto ne havas reprezenton en la Usona Senato. La Distrikto ricevas tri voĉdonrajtojn por la prezidenta balotado permesite de la 23a Amendo al la Usona Konstitucio, ratifita en 1961.