Ben Affleck
From Wikipedia, the free encyclopedia
Benjamin Geza AFFLECK-BOLDT - naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1972(nun 1972-08-15) en Berkeley, Kalifornio - estas usona aktoro, filmreĝisoro, filmverkisto kaj produktoro. Li gajnis plurajn filmpremiojn kiel du Oskar-premioj, tri Premio Ora Globo, du BAFTA-premioj kaj du Screen Actors Guild Awards. Li komencis sian karieron kiel infano kaj ĉefrolis en la PBS instrua serio The Voyage of the Mimi en 1984. Li poste prezentiĝis en la sendependa komedio Dazed and Confused (1993) kaj diversaj filmoj de Kevin Smith inkluzive de Chasing Amy (1997) kaj Dogma (1999). Affleck akiris pli larĝan rekonon kiam li kaj sia infanaĝa amiko Matt Damon gajnis la Orpalmon kaj Academy Award for Best Original Screenplay pro Good Will Hunting (1997). Li tiam establis sin kiel ĉefrolulo en studiofilmoj inkluzive de la katastrofdramo Armageddon (1998), la romantika komedio Forces of Nature (1999), la militdramo Pearl Harbor (2001) kaj la suspensfilmo Changing Lanes (2002).[1]
Poste li aperis en Daredevil kaj Gigli (ambaŭ 2003), Affleck ricevis Orpalmnomumon por sia rolo en la biograffilmo Hollywoodland (2006). Lia reĝisora debuto estis Gone Baby Gone (2007), kiun li ankaŭ kunskribis. Li tiam reĝisoris, kunskribis kaj ĉefrolis en la krimdramo The Town (2010). Por la politika suspensfilmo Argo (2012) li reĝisoris, produktoris kaj ĉefrolis, Affleck gajnis la Orpalmon kaj BAFTA premion al la plej bona reĝisoro, kaj la Orpalmon, BAFTA, kaj Akademia premio for Best Picture. Li ĉefrolis en la psikologia suspensfilmo Gone Girl en 2014. En 2016, Affleck komencis roli kiel Batman en la DC Comics filmoj, ĉefrolis en la batalsuspensa filmo The Accountant, kaj reĝisoris, verkis kaj aktoris en la gangsterdramo Live by Night.
Affleck estas la kunfondinto de la Eastern Congo Initiative, stipendikreado kaj neprofitocela organizo. Li ankaŭ estas membro de la Demokrata Partio. Affleck kaj Damon estas kunposedantoj de la produktentrepreno Pearl Street Films. Lia pli juna frato estas aktoro Casey Affleck, kun kiu li laboris en pluraj filmoj kiel Good Will Hunting kaj Gone Baby Gone. Affleck geedziĝis kun aktorino Jennifer Garner en 2005, ili havas tri infanojn.
Ben Affleck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Affleck en 2017 | |||||
Persona informo | |||||
Ben Affleck | |||||
Naskonomo | Benjamin Geza Affleck | ||||
Naskiĝo | 15-an de aŭgusto 1972 (1972-08-15) (51-jaraĝa) en Kalifornio, Usono | ||||
Etno | Irish Americans vd | ||||
Lingvoj | angla • hispana vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Occidental College • Universitato de Vermonto • Cambridge Rindge and Latin School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Timothy Byers Affleck vd | ||||
Patrino | Christine Anne Boldt vd | ||||
Gefratoj | Casey Affleck vd | ||||
Edz(in)o | Jennifer Garner • Jennifer Lopez vd | ||||
Amkunulo | Gwyneth Paltrow • Jennifer Garner • Ana de Armas • Lindsay Shookus • Shauna Sexton • Jennifer Lopez vd | ||||
Infanoj | Violet Affleck • Seraphina Affleck • Sam Affleck vd | ||||
Parencoj | Summer Phoenix vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • scenaristo • filmreĝisoro • filmproduktoro • televida aktoro • filmaktoro • pokeroludisto • verkisto • voĉaktoro • plenuma produktoro • produktoro • televida produktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1981 ĝis nun | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||