Biblioteko
institucio, kiu zorgas pri kolekto de libroj, dokumentoj, registraĵoj, aŭ filmoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ PIV biblioteko estas
- Kolekto de libroj aŭ manuskriptoj, posedataj de unu persono aŭ institucio.
- Ĉambro aŭ domo, kie oni konservas tian kolekton.
- Bretaro aŭ ŝranko por ordigi librojn.
- Serio de libroj eldonitaj de unu sama eldonisto en sama prezentado kaj pri similaj temoj.
- En komputiko (Biblioteko (programado)) aro da proceduroj kun ĝenerala utileco disponataj por uzado en aliaj komputilaj programoj.[1]
Ĉi tiu artikolo temas pri kolekto de libroj. Por informadika esprimo rigardu la paĝon Biblioteko (programado). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Librejo (apartigilo). |
Librejo[2] (librarejo, librokolektejo, biblioteko)[3] estas kolekto da libroj propraj aŭ publikaj. Pli specife, libraro estas aro da legeblaj kaj prunteblaj datumaĵoj (libroj, vidbendoj, ktp) kiel servo de ŝtata aŭ urba institucio. Profesia laboristo, zorganto, estro de libreja laboristaro estas nomata libraristo aŭ bibliotekisto, nome oficisto komisiita pri la aranĝo, pruntedonado ktp de biblioteko.[4]