Blanka Monto
monto, unu el la Alpoj, ĉe la landlimo inter Italio kaj Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blanka Monto, aŭ Blank-Monto, estas la plej alta pinto de la montaro Alpoj, en la masivo de Blanka Monto inter Haute-Savoie (Francio) kaj valo de Aosta (Italio). Kulminanta je ĉirkaŭ 4 810 metroj de alteco, ĝi estas la plej alta monto de okcidenta Eŭropo kaj la 5-a plejaltaĵo de Eŭropo, post 4 kaŭkazaj pintoj.
Ĝian kulminon atingis unuafoje Doktoro Michel Paccart kun Jacques Balmat la 8-an de aŭgusto 1786.
Rapidaj faktoj Blank-Monto (Mont Blanc), monto • montopinto • plej alta punkto • pyramidal peak • ultra-prominent peak ...
Blank-Monto (Mont Blanc) | |||
---|---|---|---|
Blank-Monto de la itala flanko, dekstre Mont Maudit kaj Mont Blanc du Tacul | |||
monto • montopinto • plej alta punkto • pyramidal peak • ultra-prominent peak | |||
Alteco | 4 809 m | ||
Situo | Francio Italio | ||
Montaro | Savojaj Alpoj | ||
Elstareco | 4695 mfd2 | ||
Geografia situo | 45° 50′ N, 6° 52′ O (mapo)45.83256.8644444444444 f4 | ||
| |||
| |||
Aĝo | 30 milionoj da jaroj | ||
Unua grimpo | 8-a de aŭgusto 1786, Jacques Balmat kaj Michel-Gabriel Paccard | ||
Plej facila montgrimpo | Normala vojo el la rifuĝejo de Aiguille du Goûter | ||
Mineraloj | granito kaj gnejso | ||
Rimarko | Plej alta monto de Francio, Italio kaj de la Eŭropa Unio | ||
Fermi
Ĝia masivo inkludas multajn glaĉerojn kiel ekzemple la "mer de Glace" (maro de glacio) kaj la glaĉero de "Bossons" ĉe la norda flanko.
Pola poeto Juliusz Słowacki nomas ĝin la kolumno de kosmo en sia dramo Kordian kie la heroo-superhomo staras sur la pinto de Blanka Monto kaj parolas al Dio.