Bosco Verticale
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Turoj de la Verticala Arbaro (itale Bosco Verticale, signifante "vertikala arbaro") estas paro de loĝturoj en la distrikto Porta Nuova en Milano, Italio, inter Via Gaetano de Castillia kaj Via Federico Confalonieri, proksime de la Porta Garibaldi fervoja stacidomo. Ilia alteco estas 110 metroj kaj 76 metroj kaj ili enhavas pli ol 700 arbojn sur areo de 8 900 kvadrataj metroj da terasoj. Ene de la komplekso estas 11-etaĝa oficeja konstruaĵo; Ĝia fasado ne inkluzivas plantojn [1].
Rapidaj faktoj Bosco Verticale, konstruaĵa komplekso ...
Bosco Verticale | |||||
---|---|---|---|---|---|
konstruaĵa komplekso | |||||
Bazaj datoj | |||||
Arkitekto | Stefano Boeri vd | ||||
Estiĝo | 2014 | ||||
Malfermo | 10-a de oktobro 2014 | ||||
Lando | Italio vd | ||||
Situo | Milano | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 45° 29′ 9″ N, 9° 11′ 25″ O (mapo)45.4858333333339.1902777777778 | ||||
| |||||
| |||||
Fermi
La turoj estis dezajnitaj fare de "Studio Boari" (Stefano Boari [2], Gianandra Barce kaj Giovanni La Vara). En ĝia planado estas ankaŭ engaĝitaj hortikulturistoj kaj botanikistoj [3].
La konstruaĵo estis inaŭgurita en oktobro 2014 [4].