Botelnaza delfeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Botelnaza delfeno aŭ ordinara botelnaza delfeno (Tursiops truncatus), aŭ Atlantika botelnaza delfeno, estas la plej bone konata specio el la familio de Delfenedoj.
Botelnaza delfeno | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando kompare kun averaĝa homo | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
La botelnazaj delfenoj estas la plej familiaraj delfenoj pro la ampleksa ekspono kiun ili ricevas en kaptiveco en marparkoj kaj delfenejoj, kaj en filmoj kaj en televidaj programoj.[1] La botelnaza delfeno estas la plej granda specio el la bekodelfenoj.[2] Ili vivas en moderaj kaj tropikaj oceanoj tra la tuta mondo, kaj forestas nur el la polusaj akvoj.[1][2][3][4][5] Ĝis ĵuse, ĉiuj botelnazaj delfenoj estis konsiderataj unusola specio, sed nune la kurba tursiopo[4][5] kaj la Aŭstrala tursiopo disiĝis el la ordinara botelnaza delfeno.[6][7] Kvankam iam nomita simple kiel la botelnaza delfeno, tiu termino estas nune aplikita al la genro kiel tuto.[8][9][10] Tiuj delfenoj vivas en varmaj kaj moderaj maroj tutmonde. Ĉar konsiderinda genetika variado estis priskribita inter membroj de tiu specioj, eĉ inter najbaraj populacioj, multaj fakuloj konsideras, ke aldonaj specioj povas esti agnoskitaj.[6][9]