Budapeŝto
ĉefurbo de Hungario / From Wikipedia, the free encyclopedia
Budapeŝto[1] (hungare Budapest [BUdapeŝt]) estas la ĉefurbo de Hungario. La rivero Danubo distranĉas la urbon, du trionojn havas Pest, Buda havas unu trionon. Ĝi situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Danubo (kun insuloj) kaj estas la industria, komerca kaj trafika centro de la lando, ankaŭ katolika kundiocezo, eĉ ortodoksa diocezo. Budapeŝto estiĝis la 17-an de novembro en 1873 el la apartaj urboj Pest (urbo) (situanta sur la orienta bordo de Danubo), libera reĝa urbo Buda kaj Óbuda.[2] Tamen la naskiĝdato estas oficiale kaj laŭjure la 1-a de januaro 1873. Jam en la 1840-aj jaroj estis sopiro por la unuiĝo, tiutempe neoficiale la imagita unueca urbo nomiĝis Pest-Buda.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Bukareŝto. |
Budapeŝto | |||
hungare Budapest | |||
Ĉefurbo, urbo kun departementa rajto | |||
|
|||
Oficiala nomo: Budapest | |||
Kromnomoj: Reĝino sur Danubo, Parizo de Oriento | |||
Lando | Hungario | ||
---|---|---|---|
Regiono | Budapeŝto | ||
Historia regiono | Pest-Pilis-Solt-Kiskun | ||
Administrejo por | Pest | ||
Historiaj partoj | Buda, Pest | ||
Rivero | Danubo | ||
Koordinatoj | 47° 28′ 19″ N 19° 3′ 1″ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Johana monto | ||
- alteco | 529 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | surfaco de Danubo | ||
- alteco | 96 m s. m. | ||
Areo | 525,16 km² (52 516 ha) | ||
Loĝantaro | 1 702 297 (2008) | ||
Denseco | 3 241,48 loĝ./km² | ||
Primatoro | Gergely Karacsony (Párbeszéd) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1011 - 1239 | ||
Telefona prefikso | 0036 1 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Buda burga monto kaj kajo de Danubo, Avenuo de Andrássi kun metroo M1, Placo de herooj kaj Urba parko | ||
Jaro | 1987 (#11) | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo de la ĉefurbo en Hungario
| |||
Urba divido al distriktoj kaj nahbarejoj
| |||
Vikimedia Komunejo: Budapest | |||
Retpaĝo: budepest.hu | |||
Demonimo: Budapeŝtano, Budapeŝtanino | |||
La mallonga neoficiala loknomo estas "Pest" [peŝt], la mallongigo estas "Bp".
Dumilionkapa grandurbo – trafluanta riverego – pitoreskaj montetoj kun grandiozaj panoramoj: jen la mez-eŭropa metropolo. Dumiljara ĉefurbo: iam en la Romia provinco Panonio – poste de la hungaraj reĝoj (inter ili de imperiestro Sigismondo de Luksemburgo) – poste de la Habsburg-reĝoj kaj imperiestroj. Tie ĉi miksiĝas antikvaj, mezepokaj, turkaj kaj modernaj aspektoj ambaŭflanke de Danubo en la ĉefurbo de Hungario, en kiu loĝas kvinono de la landa loĝantaro.[3]
Laŭ la stato de 2023 en Budapeŝto vivis 1 671 004 loĝantoj sur areo de 52 514 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km².