Cox (Alakanto)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Cox [KOKS] estas hispana municipo lokiĝanta en regiono Valencilando kaj en sudo de provinco Alakanto. Tiu ampleksas 16,71 km2[3] kaj ĝia loĝantaro konsistis el 7386 en la jaro 2020.[4]
Cox | |||
---|---|---|---|
katalune Coix | |||
urbeto | |||
Blazono | |||
municipo en Hispanio, municipo de Valencilando [+] | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Valencia Komunumo | ||
Provinco | Provinco Alakanto | ||
Komarko | Vega Baja del Segura | ||
Supermara alteco | 16 msnm[1] | ||
Koordinatoj | 38° 8′ N, 0° 53′ U (mapo)38.139444444444-0.88472222222222 | ||
Akvokolektejo | 16,6 km² (1 660 ha) [+] | ||
Areo | 16,71 km² (1 671 ha) | ||
Loĝantaro | 7 386 (2020) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 03350[2] | ||
ISO 3166-2:ES | ES-A | ||
|
|||
|
|||
Cox | |||
Vikimedia Komunejo: Novelda | |||
Retpaĝaro: http://novelda.es/ | |||
Ĝi estas je ĉirkaŭ 10 km de Orihuela, 22 km de Elche, 32 de Murcia kaj je 45 de Alakanto. La municipa teritorio de Cox limas kun: norde Granja de Rocamora; sude, Redován; oriente, Callosa de Segura, kaj okcidente, Orihuela.
En la unua kvarono de la 16-a jarcento, Cox atingis separigon kiel municipo sendependa disde Orihuela. Estis loĝloko de moriskoj, kiam estis totalo de 170 domoj, loĝataj majoritate de islamadevena loĝantaro. La forpelo de la moriskoj el Hispanio en 1609 kaj granda epidemio de pesto en 1648 senloĝigis tiun areon, kiu poste estis reloĝata per enmigrado de kastiliaj kolonoj.
Vidindaĵoj estas kastelo, preĝejoj, muzeo, muelejo kaj Kavo de la Hundo, loĝloko de almenaŭ tri specioj de vespertoj.