Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Deporto de ĉeĉenoj kaj inguŝoj (ruse Депортация чеченцев и ингушей, ĉeĉene Нохчий а, гӀалгӀай а махкахбахар) estis deviga translokigo de ĉiuj ĉeĉenoj kaj inguŝoj en Kazaĥan SSR kaj Kirgizan SSR en la periodo de la 23a de februaro ĝis la 9a de marto 1944. En ĝia kurso, laŭ diversaj taksoj, 500—650 mil ĉeĉenoj kaj inguŝoj estis elpelitaj. Dum la elpelado kaj la unuaj jaroj post ĝi, mortis proksimume 100 mil ĉeĉenoj kaj 23 mil inguŝoj, tio estas proksimume unu kvarono el ambaŭ popoloj. Partoprenis la deporton 100 mil soldatoj, ĉirkaŭ la sama nombro estis pretigitaj en najbaraj regionoj. La deportado okazis ĉefe per fervojo, 180 vagonaroj kun deportitoj estis senditaj. La Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (aŭtonomio de ĉeĉenoj kaj inguŝoj) estis nuligita, kaj la Grozna regiono (ru) kreiĝis sur ĝia teritorio, parto de la eksa aŭtonomio fariĝis parto de Norda Osetio, Dagestano kaj Kartvelio. Kistinoj (ru) kaj bacbijcoj (ru) loĝantaj en la Kartvela SSR, etne proksimaj al ĉeĉenoj kaj inguŝoj, ne estis deportitaj.
Historio de Ĉeĉenio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Ĉeĉenoj, Vajnaĥoj | |
Tajpo, Tukĥumo | |
Ĉeĉenio kaj Rusio | |
Kaŭkaza milito | |
Norda Kaŭkaza Imamato | |
Tereka distrikto | |
Terekaj kazakoj | |
Rusia Enlanda milito | |
Montara Respubliko (1917—1919) | |
Tereka Soveta Respubliko (1918—1919) | |
Norda Kaŭkaza Soveta Respubliko (1918) | |
Norda Kaŭkaza Emirato (1919-1920) | |
Montara ASSR (1921—1924) | |
Ĉeĉena Nacia Distrikto (1920—1922) | |
Ĉeĉenio en Sovetunio | |
Ĉeĉena Aŭtonoma Regiono (1922—1934) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1934—1944) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR dum la Granda Patriotisma Milito (1941-1945) | |
Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj (1944-1957) | |
Grozna distrikto (1944-1957) | |
Restarigo de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957—1991) | |
Ĉeĉenio post la dissolvo de Sovetunio | |
Iĉkerio (1991-2000) | |
Unua Ĉeĉenia milito (1994-1996) | |
Ĥasavjurtaj Interkonsentoj (1996) | |
Intermilita krizo en Iĉkerio (1996-1999) | |
Dua Ĉeĉenia milito (1999-2009) | |
Ĉeĉenio (ekde 2000) | |
Ĉeĉenaj rifuĝintoj | |
La oficiale anoncitaj kialoj de la deporto estis amasa kunlaboro kun la naziaj invadintoj, kontraŭsovetia agado kaj banditismo. Tamen la vajnaĥoj (komuna nomo de la parencaj etnoj de ĉeĉenoj kaj inguŝoj) ne povis fizike kunlabori kun la okupantoj pro la manko de okupado: la nazioj povis konkeri nur malgrandan parton de la Malgobeka distrikto kaj baldaŭ estis forpelitaj de tie. La skalo de kontraŭsovetia agado kaj banditismo en la respubliko ne superis similajn indikilojn en najbaraj regionoj. Oficialaj datumoj estis falsigitaj por pravigi la agojn de la aŭtoritatoj. La veraj kialoj de la deporto ankoraŭ ne estas konstatitaj. La deporto de popoloj, senigo de ili je ŝtatregado kaj ŝanĝo de limoj estis kontraŭleĝaj, ĉar ili ne estis provizitaj de iuj ajn funkciantaj leĝoj aŭ regularoj[1].
Post la deporto de la indiĝena loĝantaro, oni klopodis detrui la spurojn de ĝia restado en ĉi tiu teritorio: rusaj kaj osetaj nomoj estis atribuitaj al la loĝlokoj, moskeoj kaj tombejoj estis profanitaj kaj prirabitaj, tomboŝtonoj estis uzataj en konstruado domoj kaj vojoj, inguŝaj kaj ĉeĉenaj libroj brulis. Referencoj al vajnaĥoj estis forigitaj el libroj, «politike malĝustaj» eksponatoj estis forigitaj de muzeaj kolektoj, oni neniigis aŭ disrabis manskribitajn librojn, meblojn, tapiŝojn ktp.
Per la dekretoj de la Prezidiumoj de Superaj Sovetunoj de Sovetunio kaj RSFSR (ru) la 9an de januaro 1957, la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR estis restarigita, tamen ĝiaj limoj estis ŝanĝitaj. La Supera Soveto de Sovetunio aprobis la dekreton de sia Prezidio kaj redonis al la Konstitucio de Sovetio referencon al aŭtonomeco. Ĉeĉenoj kaj inguŝoj rajtis reveni al sia patrujo. Pro la nekonceptita kaj nekonsekvenca efektivigo de la decidoj de la aŭtoritatoj kaj la rezisto de parto de la partio-sovetaj agantoj en la centro kaj en la lokoj, la restariga procezo komplikiĝis, estis plena de malfacilaĵoj kaj kreis novajn problemojn. Pro reciprokaj provokoj kaj kun la nekontraŭstaro de la respublikaj aŭtoritatoj, sole en 1957, pli ol 113 mil reprezentantoj de ne-indiĝenaj loĝantoj forlasis la respublikon.