Distrikto Ammerland
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Ammerland (germane Landkreis Ammerland) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, tuj okcidente de la urbo Oldenburg. Administra centro estas la urbo Westerstede. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Westerstede |
Areo: | 728 km² |
Loĝantoj: | 128253 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 159 po km² |
Aŭtokodo: | WST |
Municipokodo: | 03451 |
Komunumoj: | 6 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
Fermi
La distrikto havas areon de 728 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 128 253 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo. Centre de la distrikta teritorio situas la lago de Zwischenahn, la tria plej granda lago de Malsupra Saksio.