Oldenburgo
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oldenburgo (germane Oldenburg, platdiĉe Ollnborg aŭ Ollenborg, saterfrise Ooldenbuurich) estas administre sendependa urbo en la federacia lando Malsupra Saksio en la nordokcidento de Germanio. Ĝi situas proksimume 45 kilometrojn okcidente de Bremen.
- Tiu-ĉi artikolo pritraktas la germanian urbon Oldenburg en la federacia lando Malsupra Saksio. Por la pli eta urbo Oldenburg en Ŝlesvig-Holstinio vidu la artikolon Oldenburg (Holstinio).
Oldenburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitata urbo • urbego • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district of Lower Saxony | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||
Adreso | Markt 1 26122 Oldenburg (Oldb) | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 26001–26135 | ||||
Aŭtokodo | OL | ||||
Telefonkodo | 0441 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 172 830 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 676 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 53° 9′ N, 8° 13′ O (mapo)53.1438888888898.2138888888889 [+] | ||||
Alto | 4 m [+] | ||||
Areo | 103,09 km² (10 309 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Oldenburg (Oldenburg) [+] | |||||
La universitata urbo kaj eksa rezidejo de la grafa, duka, grandduka kaj federacia lando Oldenburgio estas la kvara plej granda urbo de Malsupra Saksio: Pli grandas Hanovro, Brunsvigo kaj Osnabrück.
La plej proksimaj grandaj urboj estas Bremen, proksimume 50 kilometrojn oriente, Osnabrück, proksimume 100 kilometrojn sude kaj Hamburg, proksimume 175 kilometrojn nordoriente de Oldenburgo. La nombro de urbaj loĝantoj dum la jaro 1945 pasis la limon de 100.000, kaj ekde tiam laŭ germaniaj kriterioj la komunumo estas "urbego". En 2005 la urbo estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.