Dru-pinglo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Aiguille du Dru (Dru-pinglo, alinome Dru aŭ Dru-oj; france, Les Drus) estas monto en la Blankmonta Masivo en la Francaj Alpoj. Ĝi estas sur la oriento de la vilaĝo Les Praz en la valo Chamonix. "Aiguille" havas le signifon "pinglo" aŭ "nadlo" en la franca.
Rapidaj faktoj monto ...
Dru-pinglo | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 3 754 m | ||
Geografia situo | 45° 33′ N, 6° 34′ O (mapo)45.55586.5723 f4 | ||
| |||
Fermi
La plej alta pinto de la monto estas jena:
- Grande Aiguille du Dru (aŭ Grande Dru, Granda Dru) 3 754 m
Alia, iomete pli malalta pinto estas jena:
- Petite Aiguille du Dru (aŭ Petite Dru, Malgranda Dru) 3 733 m.
Ambaŭ pintoj estas sur la okcidenta deklivo de Aiguille Verte (esperante: "Verda Nadlo" kies alto estas 4 122 m) kaj estas konektata unu al la alia pere de la Brèche du Dru (Dru-fendo, 3 697 m). La norda flanko de Petite Dru estas konsiderata unu el la ses grandaj nordaj flankoj de Alpoj.
La sudokcidenta piliero "Bonatti" kaj ties eponima grimpovojo estis detruitaj en 2005 pro rokofalo.[1][2]
- Koordinatoj 45°55′58″N 6°57′23″E