Edgar Degas
franca artisto (1834–1917) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Edgar Degas (La 19-an de julio 1834, en Parizo - La 29-an de septembro 1917, sameloke) estis franca artisto fama pro siaj pentraĵoj, skulptaĵoj, artpresaĵoj, kaj desegnaĵoj. Lia vera nomo estis Hilaire Germain Edgar de Gas. Li precipe ligiĝas kun la temo de danco; pli ol la duono de liaj verkoj montras dancistojn. Oni vidas lin kiel unu el la fondintoj de Impresionismo, kvankam li malakceptis la vorton, preferante, ke oni lin nomu realisto.[1] Li estis elstara desegnisto, kaj precipe mastra en la bildigo de movado, kiel videblas ĉe liaj bildoj de dancistoj, kurejaj temoj kaj virinaj nudoj. Liaj portretoj estas notindaj pro ilia psikologia malsimpleco, kaj pro ilia prezentado de homa izoleco.[2]
Edgar Degas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 19-an de julio 1834 (1834-07-19) en Parizo | ||||
Morto | 27-an de septembro 1917 (1917-09-27) (83-jaraĝa) en Parizo | ||||
| |||||
Persona informo | |||||
Mortokialo | aneŭrismo • apopleksio | ||||
Tombo | Tombejo de Montmartre | ||||
Lingvoj | franca | ||||
Loĝloko | Nov-Orleano | ||||
Ŝtataneco | Francio | ||||
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj • Gimnazio Louis-le-Grand | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Auguste de Gas | ||||
Frat(in)oj | René de Gas • Marguerite de Gas | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Okupo | |||||
Okupo | pentristo • skulptisto • poeto • gravuristo • fotisto • desegnisto • litografisto • vidartisto • grafikartisto | ||||
Verkoj | Grafo Lepic kaj Liaj Filinoj Post Bano, Virino Malsekiganta Sian Nukon Junaj Spartanoj Ekzercantaj Sin La Baleta Klaso | ||||
Je la komenco de sia kariero, Degas volis esti historia pentristo, profesio, por kiu li bone prepariĝis pro sia rigora akademia instruiĝo kaj zorga studado de klasika arto. Dum liaj fruaj tridekaj jaroj, li ŝanĝis la vojon, kaj per la utilo de la tradiciaj rimedoj de historia pentristo ĉe nuntempaj temoj, li fariĝis klasika pentristo de moderna vivo.[3]