Edward Wood, 1-a grafo de Halifax
brita politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Edward Frederick Lindley WOOD, 1-a grafo de Halifax, OĜ, MO ktp. (16-a de aprilo 1881 – 23-a de decembro 1959), ofte referencita kiel "Lord Halifax", alinomita 1-a Barono Irwin de 1925 ĝis 1934 kaj 3-a Vicgrafo de Halifax de 1934 ĝis 1944, estis veterana brita konservativa politikisto de la 1930-aj jaroj. Li tenis kelkajn ministeriajn postenojn dum tiu epoko, ĉefe tiujn de Vicreĝo de Hindio de 1925 ĝis 1931 kaj Ministro pri Eksterlandaj Aferoj inter 1938 kaj 1940. Li estis unu el la arkitektoj de la Politiko de cedoj al Adolf Hitler en 1936–38, laborante proksime al la Ĉefministro Neville Chamberlain. Tamen, post la Germana okupacio de Ĉeĥoslovakio en marto 1939 li estis unu el tiuj kiu premis por nova politiko klopodi haltigi plian Germanian agreson promesante militon por defendi Pollandon.
Edward Wood, 1-a grafo de Halifax | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
E. F. L. Wood, 1st Earl of Halifax | |||||
Naskiĝo | 16-an de aprilo 1881 (1881-04-16) en Powderham Castle | ||||
Morto | 23-an de decembro 1959 (1959-12-23) (78-jaraĝa) en Garrowby | ||||
Religio | Anglikanismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Christ Church College • Eton College vd | ||||
Partio | Konservativa Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Charles Wood, 2nd Viscount Halifax vd | ||||
Patrino | Agnes Courtenay vd | ||||
Edz(in)o | Lady Dorothy Onslow vd | ||||
Infanoj | Charles Wood, 2nd Earl of Halifax • Richard Wood, Baron Holderness • Lady Anne Wood • Mary Wood • Francis Wood vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Je la rezigno fare de Chamberlain komence de majo 1940, Halifax efektive malakceptis la postenon de Ĉefministro kompreninte, ke Churchill estos pli taŭga militestro (lia membreco en la Ĉambro de Lordoj estis montrita kiel la oficiala tialo). Kelkajn semajnojn poste, kiam la Aliancanoj suferis katastrofan malvenkon kaj la britaj fortoj kaose retirintaj el Dunkirko, Halifax favoris la alproksimigon al Italio por klopodi atingi akcepteblajn pacterminojn negocitajn. Li estis superita de Churchill post serio da ŝtormaj kunsidoj en la Militkabineto. El 1941 ĝis 1946, li servis kiel Brita Ambasadoro en Vaŝingtono.