Elbląg
urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Elbląg (esperante: Elblongo; prapruse Elbings; latine Elbinga, Elbingus; germane Elbing; ruse Эльблонг) estas urbo en nuna Pollando. Ĝi situas en la Varmio-Mazuria Vojevodio, estas la sidejo de la distrikto Elbląg kaj de la vilaĝa komunumo Elbląg, sed la urbo mem estas aparta de la distrikto Elbląg kaj la vilaĝa komunumo Elbląg. Fine de 2021 en la urbo vivis 115 220 loĝantoj. De la jaro 1992 Elbląg estas la sidejo de la Elblonga Diocezo.
Elbląg, esperante Elblongo | |||||
germane: Elbing | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • Hansa urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Elbląga | ||||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Elbląg | ||||
Komunumo | Komunumo Elbląg | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Fondita en | 1237 | ||||
Urborajtoj | 8.03.1246 | ||||
Koordinatoj | 54° 6′ N, 19° 24′ O (mapo)54.09444444444419.404166666667 | ||||
Areo | 80 km² | ||||
Loĝantaro | 115220 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 443 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | od 82-300 do 82-315 | ||||
Telefona antaŭkodo | 55 | ||||
Aŭtokodo | NE | ||||
Estro | Jerzy Wilk (Georgo Wilk) | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Nomo de estraro | Urba Konsilantaro de Elblongo | ||||
Adreso de estraro | ul. Łączności 1 | ||||
Retpoŝto de estraro | prezydent@elblag.com.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 82-300 | ||||
Telefono de estraro | (+48) 55 239 3000 | ||||
Fakso de estraro | (+48) 55 235 3555 | ||||
Poŝto de estraro | umelblag@elblag.com.pl | ||||
Komunuma retejo | http://www.umelblag.pl | ||||
Ĝi estas la plej malnova urbo en la Vojevodio kaj apartenas al la plej malnovaj urboj en Pollando (fondita en la jaro 1237, urborajtoj en la jaro 1246). La urbo havis la rajton aktive partopreni dum la elektado de la polaj reĝoj. La urbo estas la plej malalte lokita super la marnivelo (apude de la urbo estas la rekorda depresio en Pollando t.e. -1,8 m sub la marnivelo. Ĝi situas ĉe la elfluo de la rivero Elbląg al la Vistula Laguno. La 30-an de junio 2012 vivis en ĝi 123 977 loĝantoj.
Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio. Dum la Mezepoko la urbo apartenis al la komerca Hansa Ligo (vidu la suban mapon).