Elizeo Roslino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Helisäus Röslin, Helisaeus Roeslin (1545-1616) estis germana matematikisto, astronomo, geografo, privata kuracisto de palatinata grafo Georgo Johano la 1-a de Pfalz-Veldenz (1543-1592) kaj grafo Johano Rejnhardo la 1-a de Hanau-Lichtenberg (1569-1625). Li adoptis la geoheliocentran sistemon[1] de la universo. Li studis unue en Stutgarto kaj post en la Universitato de Tubingeno.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Elizeo Roslino | ||
---|---|---|
Bouxwiller, Malsupra Rejno urbo kie li vivis siajn lastajn jarojn. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-a de januaro 1545 en Plieningen, nune parto de Stutgarto, Virtembergo, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 14-a de aŭgusto 1616 en Buchsweiler, graflando Hanau-Lichtenberg, Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Bouxwiller, Bas-Rhin, Francio) | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno | |
Profesio | ||
Alia nomo | Lambertus Floridus Plieninger vd | |
Okupo | astronomo astrologo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Theoria nova Coelestium, ... | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Li estas unu el la kvin observantoj[2][3] kiuj konkludis ke la Granda Kometo de 1577 estis transluna. Roslino konatiĝis kun Johano Keplero (1571-1630) en siaj studentaj jaroj kaj fariĝis unu el liaj korespodantoj. Kvankam li respektis Kepleron kiel matematikiston li neglektis kelkajn kosmologiajn principojn, same kiel la Teorion de Koperniko pri Suncentrismo.