Endanĝerigataj lingvoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Endanĝerigataj lingvoj aŭ minacataj lingvoj estas lingvoj kiuj riskas ne plu esti uzataj. Se lingvo perdas ĉiujn siajn indiĝenajn parolantojn, ĝi iĝas mortinta lingvo. La nombro de lingvoj en la mondo ne estas vere konata. Taksoj varias depende de multaj faktoroj. Michael E. Krauss taksis ke ekzistas proksimume 6000 lingvoj en aktiva uzo en 2007.[1] UNESCO ankaŭ utiligas tiun ciferon.[2]
Krauss difinis lingvon "sekura" se infanoj verŝajne parolos ĝin en 100 jaroj; "endanĝera" se infanoj verŝajne ne parolos ĝin en 100 jaroj (ĉirkaŭ 60-80% el lingvoj estas en tiu kategorio); kaj "mortema" se infanoj ne parolas ĝin nun.