Eŭro
valuto uzata en iuj eŭropaj landoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭro (EUR, €) estas la ĉefa monunuo de la Eŭropa Unio: ĝi estas la sola valuto de Aŭstrio, Belgio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Greklando, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Kroatio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio kaj Slovenio, el kiuj konsistas la EMU (Eŭropa Mona Unio), tio estas 20 el la 27 membraj ŝtatoj de la Eŭropa Unio. Tiun ĉi lando-grupon oni nomas Eŭrozono, Eŭrogrupo, aŭ eĉ Eŭrolando. Temas pri entute pli ol 346 milionoj da civitanoj en 2023, tio estas 5% el la monda loĝantaro[1][2][3].
emblemo | |
valuto • dekuma valuto • eksvaluto | |
Ŝtato: | Eŭropa unio inkluzive de Kanarioj, Madejro, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj, francaj transmaraj departementoj, Sankta-Piero kaj Mikelono kaj la hispanaj teritorioj de Ceŭto, Mello, Ĉafarinoj kaj aliaj malgrandaj afrikaj teritorioj de Hispanio |
Subdivido: | |
Kodo laŭ ISO 4217: | EUR |
Mallongigo: | |
Tri ŝtatoj de la malnova EU (antaŭ 2004) ne adoptis eŭron, nome Britio, Danio kaj Svedio.
El la dek membroj, kiuj aliĝis al la EU en 2004, ĝis nun aliĝis:
- Slovenio (la 1-an de januaro 2007),
- Malto kaj Kipro (la 1-an de januaro 2008, laŭ decido de la 10-a de julio 2007),
- Slovakio (la 1-an de januaro 2009)
- Estonio enkondukis la eŭron la 1-an de januaro 2011
- Latvio enkondukis la eŭron la 1-an de januaro 2014
- Litovio enkondukis ĝin la 1-an de januaro 2015[4]
- Kroatio enkondukis ĝin la 1-an de januaro 2023
Luprezoj en Rumanio estas fiksitaj en eŭroj, same kiel la prezo de iuj luksaj varoj. Eŭro ankaŭ estas la ĉefa valuto de iuj landoj kaj landeroj ekster Eŭropa Unio: Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano (krome kvar mikroŝtatoj kiuj ne estas membroj de la Eŭropa Unio),[2] krom en Montenegro, Kosovo (en Serbio) -pro unuflanka decido- kaj Akrotiri kaj Dekelia (en la Unuiĝinta Reĝlando).
La eŭro, kiu estas dividita en 100 cendoj, centimoj aŭ centonoj, estas la dua plej granda kaj dua plej komercita valuto en la interlanda kurzo post la Usona dolaro.[5] Aparte la valuto estas uzata ankaŭ oficiale fare de la institucioj de la Eŭropa Unio. Ekster Eŭropo, ankaŭ kelkaj specialaj teritorioj de membroj de EU uzas la eŭron kiel sia valuto. Aldone, ĉirkaŭ 200 milionoj da personoj tutmonde uzas valutojn ligitajn al la eŭro.
La eŭro estas la dua plej granda rezerva valuto same kiel la dua plej komercita valuto en la mondo post la Usona dolaro.[6][7][8] Tial la valuto en financa komerco ankaŭ estas objekto de spekulado kaj arbitraĝo. En aŭgusto 2018, kun pli ol 1.2 mil bilionoj da eŭroj en cirkulado, la eŭro havas unu el la plej altaj kombinitaj valoroj de monbiletoj kaj moneroj en cirkulado en la mondo, surpasinta la usonan dolaron.[9] En aprilo 2013 la monvaloroj de eŭroj estis la jenaj:
- Totala valoraro en eŭroj (moneroj kaj monbiletoj) en cirkulado 771.5 (monbiletoj) + 21.032 (moneroj) =792.53 mil milionoj da EUR * 1.48 (kiel kurzo) = 1,080 mil milionoj da USD
- Totala valoraro en USD (moneroj kaj monbiletoj) en cirkulado 859 mil milionoj da USD.
[10] [11] [12] [13] La nomo eŭro estis oficiale adoptita la 16an de decembro 1995 en Madrido.[14] La eŭro estis enkondukita en la mondaj financaj merkatoj kiel kalkulvaluto la 1an de januaro 1999, anstataŭante la iaman projekton "European Currency Unit" (ECU) je proporcio de 1:1 (1.1743 usonaj dolaroj). Fizikaj moneroj kaj monbiletoj de eŭroj eniris en cirkulado la 1an de januaro 2002, kio faris ĝin la ĉiutagan funkciantan valuton de ties originaj membroj, kaj ĉirkaŭ marto 2002 ĝi estis komplete anstataŭante la ĝistiamajn valutojn.[15] Kvankam la eŭro falis poste ĝis 0.83 da usonaj dolaroj en du jaroj (26a de oktobro 2000), ĝi estis komercita super la usona dolaro ekde la fino de 2002, pinte en 1.60 da usonaj dolaroj en la 18a de julio 2008.[16] Fine de 2009, la eŭro eniris en la Eŭropa financa krizo de 2010, kio kondukis al la kreado de la Tuteŭropa Financa Stabiliga Fonduso same kiel al aliaj reformoj kiuj celis stabiligi kaj plifortigi la valuton.
Ne tro malnovaj komputilaj klavaroj ebligas tajpi la simbolon de eŭro (€), en Windows ofte pere de la kombino [AltGr]+[e]
aŭ [AltGr]+[4]
, en Mac-komputiloj per [Alt]+[Maj]+[2]
aŭ per [Alt]+[2]
. En Interreto, la kodo estas €
aŭ, Unikode €
.