Ferdinand Tiemann
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Carl Wilhelm Ferdinand Tiemann (1848-1899) estis germana kemiisto, kiu, kune kun Wilhelm Haarmann (1847-1931), en 1874, esploris la strukturon de la vanilino kaj sukcesis sintezi ĝin ekde acida oksidado de la koniferino, iu glukozido trovata en la pinoŝelo[1]. Haarmann kaj Tiemann estas la fondintoj de la unua industria kompanio kiu produktis vanilinon uzante ilian procezon. Kun la tempopaso aliaj manieroj sintezi la vanilinon estis malkovritaj. Sammaniere, kune kun Karl Ludwig Reimer (1845-1883), li malkovris la Reakcion de Reimer-Tiemann, rilate al la orto-formiligo[2] de fenoloj, laŭ la reakcio:
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Ferdinand Tiemann (1848-1899) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kemiisto kiu studis la vanilinon | |||||
Persona informo | |||||
Ferdinand Tiemann | |||||
Naskonomo | Johann Carl Ferdinand Tiemann | ||||
Naskiĝo | 10-a de junio1848 en Rübeland, nune parto de Elbingerode, Harco, Germanio | ||||
Morto | 14-a de novembro 1899 en Merano, Italio | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | Teknika Universitato de Brunsvigo, Universitato de Berlino, Leopoldina Akademio | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | August von Hofmann vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi