Flago de Serbio
Serba Nacia Flago / From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de Serbio estas trikolora ruĝo-blu-blanka kun la tutslavaj koloroj, kun tri samgrandaj horizontalaj kampoj, ruĝa supre, blua meze kaj blanka malsupre, kaj la blazono de Serbio centrita vertikala kaj lokita maldekstre je unu sepono de la flaglongo [1]. Ĝi estis adoptita la 2an de februaro 2008[2].La sama trikolora, en nombro de variantoj, estis la flago de Serbio tra historio, kaj krome estas la nacia flago de Serboj.
Ofte troviĝas kombine kun alia serba simbolo:
- La blanka dukapa aglo, kiu estis dum la Mezepoko la blazono de la Familio de la Nemanjić.
- La Serba Kruco (Srpksi krst), greka kruco enhavante ĉiuangule po literon C, kiu signifas cirile SAMO SLOGA SRBINA SPASAVA (Nur Solidareco Savas la Serbojn), ĝenerale sur ruĝa fono.
La aglo, kaj la kruco, krom la fakto ke ili konstituis la bazon de diferencaj serbaj blazonoj tra la historio, estas same la simbola fundamento de multaj serbaj institucioj, kiel politikaj partioj, organismoj kaj entreprenoj.