Fondaĵo
speco de organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fondaĵo aŭ Fondumo (neologismo[1] por la angla Foundation, france Fondation, germane Stiftung) estas jure registrita, filantropia aŭ ne-profitcela organizaĵo, fondita de individuoj aŭ instancoj por disdoni monon por bonaj kialoj. Principe, la fondinto aŭ fondintoj donis kapitalon (en formo de fonduso), de kies interezoj oni pagas projektojn laŭ la celo de la fondumo. Sed la reguloj povas esti tre malsamaj. Ekzistas ankaŭ fondumoj sen kapitalo (ekzemple en Usono).
Fondumo estas jura persono, kiu alstrebas celon difinitan de la fondinto, kvankam ĉi tiu celo povas esti modifata laŭlonge de la tempo. Ĝi estas privatjura organizaĵo, kvankam iuj fondumoj ankaŭ plenumas publikajn taskojn kaj eĉ povas esti starigitaj de registaro por tiu celo. Kiel fondumoj rajtas trakti la akiritan kapitalon povas diferenci de lando al lando. Ĝenerale ĝia kapitalo devas esti uzata por la atingenda celo kaj tial ne rajtas esti distribuata al la fondintoj aŭ estraranoj. Grava diferenco kun asocioj estas, ke fondumo ne havas membrojn, kvankam iuj fondumoj tiel nomas siajn donacintojn aŭ volontulojn.
Fondumo havas estraron kaj statuton, sed ne nepre iujn kontrolorganojn (kvankam ĝi povas havi tiujn). Tial depende de la leĝoj de la ŝtato, kie la koncerna fondumo havas la sidejon, ĝenerale ŝtata aŭ urba instanco ĝin kontrolas. Fondumoj estas juraj personoj kaj estu registritaj pere de leĝa (ŝtata) dokumento.