Fryderyk Franciszek CHOPIN (france Frédéric-François Chopin, esperantigite: ŜOPENO; naskiĝis la 1-an de marto 1810 en Żelazowa Wola en Pollando,[1] mortis la 17-an de oktobro 1849 en Parizo en Francio) estis pola komponisto kaj pianisto, mirinfano.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Frédéric Chopin |
|
|
Persona informo |
Fryderyk Franciszek Szopen |
Naskonomo |
Fryderyk Franciszek Chopin |
Naskiĝo |
1-an de marto 1810 (1810-03-01) en Żelazowa Wola, Duklando Varsovio |
Morto |
17-an de oktobro 1849 (1849-10-17) (39-jaraĝa) en Parizo, Dua Respubliko de Francio |
Mortis pro |
Naturaj kialoj vd |
Mortis per |
Tuberkulozo vd |
Tombo |
Tombo de Frederiko Ŝopen Tombejo Père-Lachaise, 11 48.860121 °N, 2.392808 °O / 48.860121; 2.392808 (mapo) Holy Cross Church (en) vd |
Lingvoj |
franca • pola vd |
Loĝloko |
Varsovio • Vieno • Parizo • Żelazowa Wola • Szafarnia, Masovian Voivodeship • Poturzyn • Duszniki-Zdrój • Berlino • Dresdeno • Kalisz • Vroclavo • Toruń • Gdańsk • Poznano • Krakovo • Londono • Manĉestro • Glasgovo • Edinburgo • Valldemossa Charterhouse • Valldemossa • Nohant-Vic vd |
Ŝtataneco |
Francio (1835–) Kongresa Pollando Duklando Varsovio Rusia Imperio Dua Respubliko de Francio vd |
Alma mater |
Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno Universitato de Varsovio vd |
|
Subskribo |
|
Memorigilo |
Familio |
Patro |
Nicolas Chopin vd |
Patrino |
Justyna Krzyzanowska vd |
Gefratoj |
Ludwika Jędrzejewicz Chopin (en) , Emilia Chopin kaj Izabela Barcińska (en) vd |
Edz(in)o |
– |
Amkunulo |
Maria Wodzińska (1836–1837) George Sand (1837–1847) vd |
Profesio |
Okupo |
komponisto virtuozo muzikisto muzikinstruisto pianisto pedagogo vd |
Laborkampo |
Altkultura muziko, romantikisma muziko, nokturno, balado, studaĵo, mazurko, valso, Polonezo, Impromptuo, preludo, valso kaj klasika muziko vd |
Aktiva en |
Parizo vd |
Aktiva dum |
1817– vd |
Verkado |
Verkoj |
Studaĵoj (Chopin) ❦ Polonaise in A-flat major "Heroic", Op. 53 ❦ Nokturnoj (Chopin) ❦ Baladoj (Chopin) vd |
vd |
Fonto: Vikidatumoj |
|
Fermi
La familia nomo estas franca kaj la origina franca prononco estas «ŝoPE» (kun la fina E nazaligita). Tamen en Pollando la nomo estas elparolata «ŜOpen», ĉar strikta franca elparolo malebligus deklinacii la nomon laŭ la reguloj de la pola lingvo. En Pollando oni foje literumas la nomon «Szopen», sed multe pli ofte skribas «Chopin». Kelkfoje la formon «Szopen» skribis la komponisto mem.[2] La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto esperantigis la nomon Ŝopeno[3].