Generalo Johnson savanta vunditan francan oficiron
pentraĵo de Benjamin West / From Wikipedia, the free encyclopedia
Generalo Johnson savanta vunditan francan oficiron el tomahoko de nord-amerika indiano (angle: General Johnson Saving a Wounded French Officer from the Tomahawk of a North American Indian) estas pentraĵo farita de Benjamin West, kompletigita inter 1764 kaj 1768. Ĝi pripentras scenon kiel observitan de denaskulo de Pensilvanio, tuj post kiam la montrita evento okazis. Ĝi troviĝas en la kolekto de Muzeo kaj artgalerio de Derby.[1]