Haveno Vostoĉnij
From Wikipedia, the free encyclopedia
Haveno Vostoĉnij (ruse Порт Восточный) estas intermoda frajtotransporta kontenera haveno ĉe la orienta fino de la Transsiberia fervojo.[1] Ĝi estas la plej granda haveno en la rusa Fora Oriento. Ĝi situas en Vrangel (orienta antaŭurbo de Naĥodka), Ĉemara Regiono. Profundakva haveno de la golfo de Naĥodka (parto de la Japana Maro), ĝi funkcias tra la tuta jaro kaj taŭgas por pritrakti grandtonelajn ŝipojn. Vostoĉnij estas nefrostiĝanta marhaveno[2] en la rusa Fora Oriento.
Haveno Vostoĉnij | |||
---|---|---|---|
Kontenera terminalo en Haveno Vostoĉnij | |||
haveno | |||
Loko | |||
Lando | Rusio | ||
Urbo | Naĥodka | ||
Geografia situo | 42° 44′ N, 133° 5′ O (mapo)42.741464133.079797 | ||
| |||
Datenoj | |||
Tipo | Marhaveno | ||
Pliaj informoj | |||
Retejo | http://www.vostport.ru/ | ||
La plej granda stivada kompanio en la haveno estas JSC Vostochny Port, specialiĝinta en pritrakto de karbo per transporta ekipaĵo.
Haveno Vostoĉnij ankaŭ konsistas el VostCo Dry Dock, kiu estis konstruejo de la gravitaj baz-strukturoj LUN-A kaj PA-B por disvolviĝo de la enmaraj petrol-kampoj de Saĥaleno.
Alia divizio de Haveno Vostoĉnij estas la speciala petrola mar-terminalo kiu situas en Golfo de Kozmino, kun maksimuma kargo de preskaŭ 15 milionoj da tunoj.