Henry Moseley
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henry Gwyn Jeffreys Moseley (1887-1915) estis angla fizikisto kaj kemiisto, asistanto de Ernest Rutherford, kiu, en 1913, malkovris rilaton inter la ondolongo de la ikso-radioj de iu kemia elemento kaj ties atomnumero. Li unue precize sukcesis determini la atomnumerojn de la elementoj. Li konstatis, ke la atomoj emisiis ikso-radiojn kiam bombitaj pere de katodaj radioj. Kaj tiel li sukcesis determini ilia loko en la perioda tabelo por la aliaj elementoj, kiuj pli malfrue malkovriĝis.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Henry Moseley (1887-1915) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Angla kemiisto | |||||
Persona informo | |||||
Henry Moseley | |||||
Naskiĝo | 23-a de novembro 1887 en Weymouth, Dorset, Anglio | ||||
Morto | 10-a de aŭgusto 1915 en Batalo de Kalipolis, Turkio | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo Universitato de Manĉestro | ||||
Familio | |||||
Patro | Henry Nottidge Moseley vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • inĝeniero • kemiisto vd | ||||
Laborkampo | nuklea fiziko • fiziko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi