Universitato de Oksfordo
universitato ĉe Oksfordo, Anglio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Universitato de Oksfordo (angle University of Oxford sed ankaŭ konata kiel Oxford University) estas la plej malnova universitato en la angla-lingva mondo. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
Universitato de Oksfordo | |||||
---|---|---|---|---|---|
collegiate university • exempt charity • publika universitato • altlernejo • organizaĵo pri edukado | |||||
moto | Dominus Illuminatio Mea (traduko de la Vulgato: "La Sinjoro de Lumo", Psalmo 27) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1096 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 45′ 18″ N, 1° 15′ 18″ U (mapo)51.755-1.255 | ||||
lando | Britio | ||||
urbo | Oksfordo | ||||
adreso | University of Oxford, University Offices, Wellington Square, Oxford, Oxfordshire, OX1 2JD | ||||
poŝtkodo | OX1 2JD | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 19 791 vd | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Grupo Russell • ORCID • Jisc • IIIF Consortium • Internacia Alianco de Esploruniversitatoj • Digital Preservation Coalition • Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo • Shibboleth Consortium • Orbital Reef University Advisory Council • arXiv • Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj vd | |||||
filiita al | |||||
• Internacia Alianco de Esploruniversitatoj vd | |||||
filioj | |||||
• Department of Economics, University of Oxford • John Fell Fund, University of Oxford • Oxford Department of International Development • Department of Computer Science, University of Oxford • Rothermere American Institute • Faculty of Classics, University of Oxford • Ruskin School of Drawing and Fine Art • Oxford Centre • Oxford Centre for Diabetes, Endocrinology and Metabolism • Oxford University Press • Department of Physics, University of Oxford • Institute of Social and Cultural Anthropology • Nuffield Department of Medicine • Physical and Theoretical Chemistry Laboratory • Department of Chemistry, University of Oxford • Nuffield Laboratory of Ophthalmology • Kolegio Magdaleno • Somerville College • McDonald Centre • Ashmolean Museum collections • University of Oxford Department of Zoology vd | |||||
| |||||
| |||||
Oni ne scias la fondo-daton, sed certe oni instruis tie en 1096.
Post 1167 kiam Henriko la 2-a malpermesis anglajn studentojn studi ĉe la Universitato de Parizo (Sorbono), Oksfordo rapide pligrandiĝis. Post la murdo de du studentoj en 1209 oni dissolvis la universitaton; estis fondita la Universitato de Kembriĝo. Sed en junio 1214 Nicholas de Romanis, papa legato, pritraktis ĉarton kaj la universitato revenis al Oksfordo.
La universitato estas federacio de diversaj kolegioj, kiuj multrilate konservas proprajn regulojn kaj kutimojn. Kiel Kembriĝo, la universitato prizorgas la unuecajn aferojn, ekzemple enhavon de la kursoj, bibliotekoj, ekzamenoj. La kolegia sistemo devenas de la mezepoko, kiam religiaj ordenoj posedis konstruaĵojn en Oksfordo kie anoj de la ordenoj loĝis por studi kaj ĉeesti (aŭ fari) prelegojn en la urbo.
La Biblioteko Bodleian (angle: The Bodleian Library, pli ofte nomata simple The Bod) estas la plej grava biblioteko de la Universitato de Oksfordo en Anglio kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo. Ĝi estas unu el la ses bibliotekoj en Britio en kiujn oni metas ĉiun libron publikigita en la lando.