Hispana literaturo de la Romantismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Romantismo aŭ Romantikismo estas revolucia movado en ĉiuj fakoj de la vivo kiu, ĉe artoj, rompis la skemojn starigitajn dum la Novklasikismo, defendante fantaston, imagemon kaj la malraciajn fortojn de spirito. La Novklasikismo restis ankoraŭ ĉe kelkaj verkistoj, sed multaj, kiuj iniciatiĝis en la novklasikisma sinteno, konvertiĝis entuziasme al Romantismo, kiaj la Duko de Rivas aŭ José de Espronceda. Aliaj tamen estis dekomence konvinkitaj romantistoj.
La origino de la termino "romantismo" ne estas tute klara. Krome, la evoluo de la movado varias laŭ la lando. En la 17a jarcento ĝi aperis en Anglio kun la signifo de "nerealo". Samuel Pepys (1633 - 1703) uzis ĝin en la senco "emocia" kaj "amtema". James Boswell (1740 - 1795) uzis ĝin por priskribi la aspekton de Korsiko. Romantic aperas kiel ĝenra adjekto por esprimi ion "pasian" kaj "emocian". En Germanio, tamen, ĝi estis uzita de Johann Gottfried Herder kiel sinonimo de "mezepoka". La termino romanhaft (noveleca aŭ romaneca) estis anstataŭata per romantisch, kun konotacioj pli emociaj kaj pasiaj. En Francio, Jean-Jacques Rousseau uzis ĝin en priskribo de la Lago Lemano. En 1798, la Dictionnaire de l’Académie française montras kaj la naturan kaj la literaturan sencojn de romantique. En Hispanio oni devas atendi ĝis 1805 por trovi la esprimon romancista. Dum la jaroj 1814 kaj 1818, post sinsekvaj polemikoj, oni uzis ankoraŭ necertece la terminojn romanesco, romancesco, románico kaj romántico (romantisma).[1]
La pioniroj de la Romantismo, kiu etendiĝis tra Eŭropo kaj Ameriko, estis Rousseau (1712 - 1778) kaj la germana dramaturgo Goethe (1749 - 1832). Sub la influo de tiuj figuroj la romantistoj ekkreis verkojn malpli perfektajn kaj malpli regulajn, sed pli profundajn kaj intimajn. La moto estis libero en ĉiu aspekto de la vivo.
La Romantismo en Hispanio estis malfrua kaj mallonga, pli intensa, ĉar la dua duono de la 19a jarcento ekmodigis la Realismon, kun karakteroj tute malaj al tiuj de la romantisma literaturo.