Hopia lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La hopia lingvo estas jut-azteka lingvo parolata de la hopia popolo de nordorienta Arizono, Usono, kvankam hodiaŭ iuj hopioj estas unulingvaj anglalingvanoj.
Hopia lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Northern Uto-Aztecan | |
Parolata en | Usono |
Regiono | Nordorienta Arizono |
Parolantoj | ~5 000 |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
jut-azteka
| |
Lingva statuso | 2 vundebla |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | nai |
ISO 639-3 | hop |
Glottolog | hopi1249 |
Angla nomo | Hopi |
Franca nomo | hopi |
Noto: Ĉi tiu artikolo eble entenas fonetikajn simbolojn de la IFA en Unikodo. Vidu la prononcan ŝlosilon en artikolo pri la IFA.
La uzado de la lingvo laŭgrade malkreskis tra la daŭro de la 20-a jarcento. En 1990, oni taksis, ke pli ol 5 000 popolanoj povis paroli la Hopian denaske, almenaŭ 40 el ili unulingve.
Malgraŭ la fakto, ke relative malmultaj homoj povas paroli la Hopian, estas tre malverŝajne, ke ĝi frontos la danĝeron estingiĝi en la proksima estonteco, ĉar la uzado de lingvo nun rekreskas. Multaj hopiaj infanoj estas kreskigataj en la lingvo, multampleksa Hopia-Angla vortaro estas publikigita, kaj grupo nomita la Hopi Literacy Project (Hopia Projekto por Legivo) fokusis sian atenton sur akcelado de la lingvo.