Johann Crato von Krafftheim
germana kuracisto kaj humanisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Crato von Krafftheim (1519-1585) estis germanlingva humanisto kaj privata kuracisto de tri romiaj imperiestroj: Ferdinando la 1-a (1503-1564), Maksimiliano la 2-a (1564-1576) kaj Rudolfo la 2-a (1552-1612)[1]. li estis lernanto de Marteno Lutero (1483-1546) kaj Philipp Melanchthon (1497-1560), kaj ricevis sian diplomon pri teologio en la Universitato de Wittenberg. Poste li studis medicinon en Padovo.
Johano Krato de Krafthajmo | ||
---|---|---|
germana humanisto kaj privata kuracisto de tri romiaj imperiestroj. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-a de novembro 1519 en Breslau, Hungario | |
Morto | 19-a de oktobro 1585 en Breslau, Aŭstrio | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Loĝloko | Vroclavo vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo (medicino) Universitato de Wittenberg (teologio) | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
Laborkampo | medicino vd | |
Aktiva en | Vroclavo • Vieno • Prago vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis tre estimata, ĉefe de la imperiestro Maksimiliano la 2-a, sur kies kadavro li faris la unuan dissekcion, en oktobro 1576[2]. Dum sia vivodaŭro, li konservis taglibron en Wittenberg, kiu estis uzata kiel fonto de Johannes Aurifaber (Vimariensis) en lia eldono de Tischreden (Kolokvoj aŭ Vespermanĝaj diskursoj)[3] de Marteno Lutero. Laŭ sugesto de Lutero, kiu opiniis ke Krato ne estis prilaborita por la teologia kariero, Krato decidis studi medicinon. En tiu tempo li servis kiel mentoro al la Grafoj de Wertheim, en Lepsiko. Tiuepoke, li disvolvis intiman amikrilaton kun Joachim Camerarius la Juna (1534-1598).