John Nash
usona matematikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
John Forbes NASH Jr (n. 13-an de junio 1928, m. 23-an de majo 2015) estis usona matematikisto kiu laboris pri la ludoteorio, Nash-ekvilibro kaj la diferenciala geometrio. Li dividis Nobel-premion pri ekonomiko[1] kun germana esperantisto Reinhard Selten kaj John Charles Harsanyi por laboraĵoj pri la ludoteorio.
A Beautiful Mind (Bela Menso), lia biografio de Sylvia Nasar, eksa ekonomiĵurnalisto de The New York Times, aperinta en 1999, estas enkinigita de Ron Howard, kun la sama titolo. Tiu filmo ricevis la oskar-premion de la plej bona filmo (2002) kaj tri aliajn. La verko elokvente priskribas la plej tragediajn okazojn de la vivo de Nash, sed enhavas kelkajn malekzaktaĵojn kaj ellasaĵojn.
Kiam li estis faronta belegan matematikan karieron, John Nash montris simptomojn de skizofrenio. Li lernis vivi kun tiu malsano nur dudek kvin jaroj poste.