K-S 14 U cihelny
From Wikipedia, the free encyclopedia
K-S 14 "U cihelny" estas memstara infanteria fuorto de pezaj fortikaĵoj, kiu estis konsisto de la fortikaĵa sistemo de la antaŭmilita Ĉeĥoslovaka respubliko.[1][2]
Rapidaj faktoj
K-S 14 U cihelny | ||||
---|---|---|---|---|
La infanteria fuorto K-S 14 U cihelny en la jaro 2011 | ||||
Koda nomo | K-S 14 | |||
Betonado | 29-a de septembro ĝis 8-a de oktobro 1936 | |||
Tipo | izolita infanteria fuorto | |||
Rezistkapablo | la III-a | |||
Armiloj en embrazuroj sub betono dekstre – maldekstre | L1 – L1, M | |||
Kloŝoj - turoj - kupoloj | ZN – ZN | |||
Ŝirmaj embrazuroj | 4 | |||
Nombro de etaĝoj | 2 | |||
Konstru-subsektoro | la 3/III-a subsektoro – Boříkovice | |||
Hom-ekipo | 43 | |||
Plie
|
Fermi
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
K-S 14 U cihelny | |
muzeo | |
Oficiala nomo: K-S 14 U cihelny | |
Kromnomo: Cihelna | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Municipo | Prostřední Lipka |
Situo | K-S 14 U cihelny |
- koordinatoj | 50° 05′ 44″ N 16° 45′ 18″ O (mapo) |
Por publiko | jes |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: K-S 14 U cihelny casemate | |
Retpaĝo: Infanteria fuorto K-S 14 "U cihelny" | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Fermi
Tiu ĉi infanteria fuorto estis konsisto de la ampleksa ĉeĥoslovaka fortikaĵaro konstruita en la 1930-a jaroj, kiu devis servi por defendi la limojn de la ĉeĥoslovaka ŝtato. La fuorto situas en Regiono Pardubice proksime de ŝoseo n-ro III/31224, kiu kondukas el Králíky ĝis Prostřední Lipka. Per sia pafado la fuorto devis ŝirmi krom la pli supre menciita ŝoseo ankaŭ la najbarajn infanteriajn fuortojn K-S 15 kaj K-S 16 kaj ankaŭ infanterian fuorton K-Bg-S 13, kiu estis konsisto de la artileria fuortaro Hůrka (Berghöhe).