Kalevala
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalevala (finne Kalevala [ˈkɑleʋɑlɑ], "Lando de herooj") estas epopea poemo kiun kompilis Elias Lönnrot en la 19-a jarcento, el finnaj kaj karelaj folkloraj fontoj kaj mitologio.[1] Ĝi estas la popola eposo de Finnlando kaj Karelio. Ĝi estas ofte nomata la finna nacia epopeo kaj estas unu el la plej gravaj verkoj el la finna literaturo. Laŭ multaj, ĝi inspiris la naciismon kiu kondukis al finna sendependeco de Rusio en 1917.[2][3]
Lando de herooj | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | 'Kalevala' | ||||
literatura verko • popola eposo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Elias Lönnrot | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | karela lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1835 | ||||
Ĝenro | rakonta poezio • epopeo | ||||
Komento kaj noto | |||||
Komento | Kalevala, nome Finna nacia eposo de Elias Lönnrot. Unua eldono, 1835. | ||||
| |||||
Lönnrot estis kuracisto, sed pasie interesiĝis pri la tradiciaj buŝaj rakontoj de lia hejmlando Finnlando, kaj pro tio li vojaĝis multe por akiri novajn fontojn. Li amasigis la plejmulton el la poemoj el la regiono Karelio (Karelia) kaj kredis ke la poemoj kiujn li kunigis estas eroj el iama senpaŭza epopeo. Li eldonis la unuan Kalevala, la "malnova" Kalevala, en du volumoj inter 1835 kaj 1836. La malnova Kalevala konsistas el 32 poemoj kiujn komencis kunigi Lönnrot en 1829, kaj kiujn li redaktis kaj plivastigis per la propraj ligaj verkaĵoj por krei daŭran rakonton.
Lönnrot daŭre kunigis novajn poemojn, kiujn li unuigis kun la malnova Kalevala por krei duan eldonon, eldonita in 1849. Tiu ĉi "nova" Kalevala enhavas 50 poemojn enhavantajn 22,795 versojn kaj estas la akceptata norma teksto hodiaŭ legata.[4]