Kanada Tago
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kanada Tago (en angla: Canada Day, en franca: Fête du Canada) estas la nacia tago de Kanado. Kiel federacia ŝtata festo, ĝi estas celebrata en la datreveno de la Kanada Konfederacio kio okazis la 1an de Julio, 1867, per la aprobo de la Constitution Act, 1867, kiam la tri apartaj kolonioj Kanado, Nov-Skotio, kaj Nov-Brunsviko estis unuigita en unusola Dominio ene de la Brita Imperio nome Kanado.[1][2] Origine nomita "Domia Tago" (en angla: Dominion Day, en franca: Le Jour de la Confédération), tiu festo estis renomita en 1982 kiam la Kanada Konstitucio estis patriigita per la Kanada Akto 1982.[3] La celebroj de la Kanada Tago okazas tra la tuta lando, same kiel en variaj lokoj tra la tuta mondo fare de kanadanoj loĝantaj eksterlande.[4]