Kevin Bacon
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kevin Norwood BACON naskiĝis la 8-an de julio 1958(nun 1958-07-08) estas usona aktoro kaj muzikisto. Liaj rimarkindaj filmoj inkludas la muzikfilmon Footloose (1984), la historian konspiran suspensfilmon JFK (1991), la dramon A Few Good Men (1992), la historian dramon Apollo 13 (1995) kaj la misteran dramon Mystic River (2003). Li ankaŭ estas konata pro akceptado de pli malhelaj roloj kiel ekzemple tiu de sadisma gardisto en Sleepers (1996) kaj infanmistraktanto en The Woodsman (2004). Li estas same aktiva en televido, ĉefrolis en la Fox dramserio The Following (2013-2015). Por la HBO rolis en Taking Chance (2009), Bacon gajnis la premion Oran Globon, Screen Actors Guild Award kaj nomumon al Premio Emmy. The Guardian nomis lin "unu el la plej bonaj aktoroj, kiu neniam ricevis akademipremian nomumon".[1] En 2003 Bacon ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo pro siaj kontribuoj al la filmindustrio.