La Kipra Ortodoksa Eklezio estas unu el la 14 (aŭ 15) aŭtokefalaj orientaj ortodoksaj eklezioj kiuj kundividas saman doktrinaron inter si sed estas regataj de diversaj patriarkoj, ĉiuj agnoskante la simbolan aŭtoritatecon de la patriarko de Konstantinopolo. La kipra eklezio estas unu el la plej antikvaj aŭtokefalaj eklezioj kaj nuntempe ĝi havas ĉ. 525.000 kredantojn en Kipro kaj en la diasporo. La ekleziestro portas la titolon "Ĉefepiskopo de Nea Justinianea kaj tuta Kipro" La Kipra Eklezio havas siajn originojn en la apostolaj tempoj. Laŭ la biblia libro Agoj de la Apostoloj (13:4-13), la insulo estis evangelizita de Paŭlo kaj Barnabaso.
Rapidaj faktoj ŝtata eklezio • sendependa ortodoksa eklezio, Komenco ...
Fermi
Rapidaj faktoj Geografiaj lokoj, Fondinto ...
Fermi
Fine de 1997, la Kipra Ortodoksa Eklezio havis naŭ monaĥejojn kun entute 84 monaĥoj, kaj 14 monaĥinejoj kun entute 142 monaĥinoj. La plej grava monaĥa komunumo troviĝas en la monaĥejo de Kikkos, en la montaro Troodos. Ĝiaj monaĥoj estas la grupo kiu okupiĝas pri edukado en la seminario de la kipra eklezio en Nikozio.