Kuba Aŭtentika Revolucia Partio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kuba Aŭtentika Revolucia Partio hispane Partido Revolucionario Cubano (Auténtico) aŭ Partido Auténtico, PRC (A) estis kuba politika partio fondita la 8-a de februaro 1934 de Ramón Grau San Martín. Ĝi estis kune kun la Ortodoksa Partio, unu el la du ĉefaj partioj de Kubo antaŭ la kastrisma revolucio. La partio gajnis la prezidentajn balotadojn dufoje: Ramón Grau San Martín (1944-1948) kaj Carlos Prío Socarrás (1948-1952).