Laktoskuaĵo
dolĉa lakta trinkaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Laktoskuaĵo aŭ laktokirlaĵo estas dolĉa, malvarma trinkaĵo, kiu estas kutime farita el lakto aŭ glaciaĵo kun gustigaĵoj aŭ dolĉigaĵoj kiel karamela saŭco, ĉokolada siropo aŭ frukta siropo.[1]
Kutime oni preparas laktoskuaĵon per aŭ miksaparato, aŭ kirlaparato kaj taso el rustorezista ŝtalo, metante en la aparaton aŭ tason glaciaĵon, lakton kaj aliajn ingrediencojn. Multaj rapidmanĝejoj tamen faras ilin per aŭtomataj laktoskuaĵaj maŝinoj, kiuj glaciigas kaj servas antaŭpreparitan laktoskuaĵon konsistantan el lakto, dolĉigita gustigaĵo kaj densigaĵo.
Laktoskuaĵoj havas diversajn gustovariojn, ekzemple ĉokoladan, karamelan, fragan kaj bananan.