Ĉokolado
dolĉa manĝaĵo enhavanta sukeron kaj kakaon / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉokolado estas dolĉa manĝaĵo kaj trinkaĵo farita el kakao. Ĝi estas farita el rostitaj kaj muelitaj kakaosemoj, kaj ĝi estas disponebla kiel likva, solida, aŭ pasta, ĉu per si mem aŭ kiel gustiga agento en aliaj manĝaĵoj. Kakao estis konsumita en ia formo ekde almenaŭ la epoko de la civilizo de Olmekoj (19a–11a jarcentoj a.n.e.),[1][2] kaj poste ankaŭ mezamerikaj civilizoj konsumis ĉokoladajn trinkaĵojn antaŭ esti enkondukitaj en Eŭropo en la 16-a jarcento.[3]
La semoj de kakaujo havas intensan amaran guston kaj devas esti fermentitaj por disvolvi la guston. Post fermentado, la semoj estas sekigitaj, purigitaj, kaj rostigitaj. La ŝelo estas forigitaj por produkti kakaograjnojn, kiuj estas poste muelitaj ĝis kakaopasto, neadulteritan ĉokoladon en kruda formo. Post la kakaopasto estas likvigita per varmo, ĝi estas nomita "ĉokoladpasto". Tiu pasto povas esti malvarmigita kaj procezita en siaj du komponaĵoj: kakaa solida polvo kaj kakaa butero. Kuirĉokolado, nomita ankaŭ amara ĉokolado, enhavas kakaajn solidojn kaj kakaan buteron en variaj proporcioj sen aldonita sukero. Polva kuirkakao, kiu enhavas pli da fibro ol kakabutero, povas esti procezita per alkalo por produkti la nomitan "nederlanda ĉokolado". Multo de la ĉokolado konsumita nuntempe estas en la formo de dolĉa ĉokolado, kombino de kakasolidaĵoj, kakabutero, aŭ aldonitaj vegetalaj oleoj kaj sukeroj. Laktoĉokolado estas dolĉa ĉokolado kiu aldone enhavas laktopulvoron aŭ kondensitan lakton. La blanka ĉokolado enhavas kakabuteron, sukeron kaj lakton, sed ne kakasolidaĵojn.
Ĉokolado estas unu el la plej popularan manĝaĵoj kaj gustoj en la mondo, kaj ekzistas multaj manĝotipoj kiuj enhavas ĉokoladon, ĉefe desertoj, kiel ĉokoladtortoj, kukoj, ĉokoladaj pudingoj, ŝaŭmaĵoj, "brownie" kaj ĉokoladeraj biskvitoj. Multaj bombonoj estas plenigitaj aŭ kovritaj per dolĉa ĉokolado. Ĉokoladstrioj, ĉu faritaj el solida ĉokolado ĉu el aliaj ingrediencoj trempitaj aŭ kovritaj per ĉokolado, estas manĝataj kiel manĝetoj. Donacoj el ĉokolado mulditaj je tre diversaj formoj (kiel ovoj, koroj, kaj moneroj) estas tradiciaj en diversaj festoj, kiel Kristnasko, Pasko, Sankt-Valentena tago, kaj Ĥanuko. Ĉokolado estas uzata ankaŭ en malvarmaj kaj varmaj trinkaĵoj, kiel ĉokoladlakto kaj varma ĉokolado, kaj eĉ en kelkaj alkoholaĵoj, kiel ĉe crème de cacao.
Kvankam kakao originiĝis el Ameriko, okcidentafrikaj landoj, aparte Eburbordo kaj Ganao, estas la ĉefaj produktantoj de kakao en la 21-a jarcento, kalkulite en ĉirkaŭ 60% de la tutmonda produktado. Pro ĉirkaŭ du milionoj da infanoj engaĝiĝintaj en la produktado de kakao en Okcidenta Afriko, infansklaveco kaj trafikado asocia kun la kakaproduktado kaj komerco restas grava afero.[4][5] Informo de 2018 asertis, ke internaciaj klopodoj por plibonigi la vivkondiĉoj de infanoj estis bremsitaj rezulte en malsukcedo pro la konstanta malriĉeco, foresto de lernejoj, pliiĝanta tutmonda kakapeto, pli intensa agrikulturo de kakao, kaj plua ekspluatado de infanlaboro.[4]