Leningrada linio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Leningrada linio aŭ linio Sankt-Peterburgo - Moskvo estas dutraka (krom kelkaj sekcioj) fervoja linio kun longeco de 645 kilometroj.
Rapidaj faktoj Superrigardo, Numero de linio ...
Leningrada linio | |
---|---|
Superrigardo | |
Numero de linio | Le |
Trafikado | |
Trafikanto | Rusiaj Fervojoj |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 650 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Fermi
Ĝi estas la unua dutraka fervojo konstruita sur la teritorio de la Rusa Imperio. Dum konstruo, ĝi estis la plej longa dutraka fervojo en la mondo. La 1524 mm ŝpuro adoptita dum la konstruado de la vojo iĝis la normo por rusaj fervojoj (por kiuj ĝi nun estas konata kiel rusa ŝpuro).