Listo de la plej dikaj fagoj en Germanujo
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La listo de la plej dikaj fagoj en Germanujo indikas fagojn (Fagus), kies trunka perimetro estas pli ol 6,5 metroj. Ekde tiu perimetro la fagoj estas rigardataj kiel nacie gravaj.[1] La listo indikas al la 33 fagoj de la listo kreskolokon, federacian landon, perimetron kaj la ĉirkaŭkalkulita aĝo.[1] Temas nur pri la eŭropa fago (Fagus sylvatica). Baden-Virtembergo havas kun dek unu grandaj fagoj la plej multajn dikajn fagojn. Sekvas Bavario kun naŭ kaj ses en la regiono Rhön.
Fagoj kun pli ol sep metroj estas la Bavaria-fago apud Pondorf (8,88 metroj), la „Hutebuche“ apud Scharenstetten (8,10 metroj), la „Hutebuche“ ĉe la Rother Kuppe (7,81 metroj), la „Weidbuche“ ĉe la monto Lailekopf (7,43 metroj), la „Fassbuche“ ĉe Schwand (7,39 metroj), la duobla fago ĉe la monto Lailekopf (7,38 metroj) kaj la „Schinderwasenbuche“ apud Suppingen (7,08 metroj). La fago apud Hofham altas ĉ. 35 metroj kaj havas pli ol 50 kubmetrojn. Ĝi estas la plej amasa fago en Germanujo.[2]