Listo de lagoj laŭ akvokvanto
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu artikolo listigas lagojn kun akvovolumeno de pli ol 100 km³, rangitaj laŭ tiu volumeno. La volumeno de lago estas malfacile mezurebla kvanto. Ĝenerale, la volumeno devas esti deduktita el batimetria informo per integraligo. La lagaj volumenoj povas ankaŭ ŝanĝi enorme dum la tempopaso kaj dum la jaro, speciale ĉe salaj lagoj en aridaj klimatoj. Pro tiuj tialoj, kaj pro ŝanĝesplorado, la informo pri lagaj volumenoj povas varii konsiderinde el fonto al fonto. La baza informaro por tiu artikolo estas el The Water Encyclopedia (1990).[1] Se oni uzis volumenan informon el ĵusaj esploroj aŭ aliaj aŭtoritataj fontoj, tio estis referencata en ĉiu okazo.